Finnlanda kuirarto

Korvapuusti - spiralo el cinamo.
Karjalanpiirakka - risolo el Karelio.

Finnlanda kuirarto estas la kuirarto en Finnlando, tradicia kaj iusence distinganta ĝin de manĝaĵoj en la apudaj, klimate similaj landoj. Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per fiŝoj, lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele ili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis ursoj, kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la urogalo kaj la anaso, la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo Kalevala. Supozeble ankaŭ fungoj estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo. La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la agrikulturo; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis rapojn, sekalon kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan panon, kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de bianka tritika pano. El hordeo ili faris bieron, kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search